Saluton JES-partoprenontoj!
Ni ŝatus vin informi pri ebleco malmultekoste vojaĝi al JES 2011, se vi
loĝas en okcidenta Eŭropo. Estos denove trajnkaravano, kie oni grupe
vojaĝas kaj profitas de la grupaj rabatoj, kaj samtempe jam komencas la
esperantumadon pli frue! La aliĝilo troviĝas ĉe http://tinyurl.com/JES2011
Jen priskribo de la karavano:
Branĉoj de la karavano foriros el multaj urboj je la 26-a de decembro.
Nature ankaŭ etaj urboj (kiujn ni ĉi tie ne mencias) estas trairitaj. Se
vi estas interesata, bonvole indiku tion. Ni planas karavani:
- el Strasburgo trairante la jenajn urbojn: Baden-Baden, Karlsruho,
Wurcburgo, Erfurto, Magdeburgo, Berlino kaj Frankfurto-ĉe-Odero.
- el Forbaĥo tra Majnco, Frankfurto-ĉe-Majno, kaj Kaselo.
- el Vieno tra Pasavo, Nurenbergo, Lepsiko kaj Kotbuso.
- el Hamburgo.
- el Venlo tra Duisburgo, Dortmundo, Mindeno kaj Hanovro.
La 27-an de decembro laŭplane je 16:29 ni atingos Gdanskon.
Prezoj estos €30 por ĉiuj branĉoj, krom €35 de Vieno kaj €20 de
Berlino.
Estos ankaŭ revenkaravanoj al la samaj urboj. Prezoj por ili estos samaj.
Ili alvenos dimanĉe vespere krom al Strasburgo kaj Vieno.
Se vi deziras pli da informoj, bonvolu aŭ respondi al alekĉjo ĉe gmail.com , aŭ rete
aliĝi ĉe tiu ĉi retpaĝo: http://tinyurl.com/JES2011
Alekĉjo kaj Roĉjo